Nga Dr. Jorina Kryeziu (Shkreta)
Botimi tregjuhësh Antologjia e poetëve të rinj shqiptarë/ Anthology of young Albanian poets/ Antologio de junaj albanaj poetoj vjen prej bashkëpunimit me botuesin e Buletinit të Institutit Shqiptar të Esperantos, z. Bardhyl Selimi. Si simpatizante e esperantos, i komunikoj z. Selimi përmes e-postës nëse do të mundej të përkthente disa prej poezive të poetëve të rinj shqiptarë, të përfshira në projektin evropian Anthologies of young poets (Antologjitë e poetëve të rinj). Ai shfaq interesim të menjëhershëm për t’i sjellë këta poetë të talentuar e të shquar edhe në gjuhën esperanto – e për këtë nismë që ndërmori gjej rastin ta falënderoj sërish edhe këtu, me përzemërsi dhe me mirënjohje.
Duhet theksuar se kjo Antologji tregjuhëshe shqip–anglisht–esperanto, përfshin disa prej poezive të botimit dygjuhësh Antologjia e Poetëve të Rinj Shqiptarë/ Ανθολογία νεών Αλβανών ποιητών (Athinë, 2021), ndërmarrë nga shtëpia botuese greke “Βάκξικον Εκδόσεις” (“Vakxikon Ekdóseis”) në bashkëpunim me Ministrinë e Kulturës të Greqisë. Fillimisht projekti m’u propozua prej Rami Saari-t, përkthyes i letërsisë shqipe në hebraisht; bashkëpunimi me të cilin kishte nisur herët qysh me përkthimet e tij të veprës së Ismail Kadaresë në hebraisht.
Në kohën kur drejtuesi i projektit evropian, z. Nestoras Poulakos, i kishte sugjeruar Rami Saari-t, që, përveç redaktimit dhe përkthimit të antologjisë së poetëve të rinj hebrenj në greqisht, të redaktonte dhe të përkthente edhe antologjinë e poetëve të rinj shqiptarë dhe antologjinë e poetëve të rinj hungarezë, z. Saari propozon, për shkak të impenjimeve të tij të vijueshme në përkthimin e letërsisë evropiane në hebraisht, që të më angazhojë mua me antologjinë shqiptare, ndërsa Uri-n me antologjinë hungareze. Teksa projekti ishte përmbyllur dhe bëhej gati për përkthimin në greqisht nga Αsimina Xirogianni, nga ana tjetër, përkthyesi i esperantos Bardhyl Selimi kishte përkthyer dy prej poezive të çdo poeti. Poezitë e përfshira janë: Kumbullat e kaltra dhe Lëvdatë – [Haleluja!] për një zot të vdekshëm/ Blue plums dhe Praise – [Haleluyah!] por a Mortal God (transl. Agron Alibali)/ Ĉielbluaj prunoj dhe Laŭdo- [Haleluja!] pri mortebla dio nga prof.asoc.dr. Viola Isufaj; Vizionet e një zgalemi dhe Arie e një të shastisure, pas dy gotash xhin/ Visions of a storm petrel dhe Aria of a confounded lady, after a couple of double gins (trans. Arben P. Latifi)/ La vizioj de la malgranda petrelo dhe Ario de frenezulino, Post du glasoj da ĝino nga dr. Alisa Velaj; n’nji fije t’thellë gjaku…/ in a deep thread of blood…/ Sur profunda sanga fadeno… nga dr. Ledia Dushi; Paqartësi dhe E humbur dhe e gjetur/ Inarticulate dhe Lost and found (transl. Ani Gjika)/ Malklareco dhe Perdita kaj trovita nga Ani Gjika; «Ecce Homo» dhe Vëllait tim/ «Ecce Homo» dhe To my brother (transl. Sara Kraja)/ «Ecce Homo» dhe Al mia frato nga Azem Qazimi; Agape dhe Engjëll pasditeje/ Agape dhe Afternoon Angel (transl. Redi Sheqeri)/ Agapo dhe Posttagmezaj anĝeloj nga dr. Belfjore Qose (Zifla); Ajo dhe Fetus/ She… dhe Fetus/ Ŝi dhe Feto nga Ervina Halili; Arti dhe gratë janë fajtorë të mëdhenj…: një komentues futbolli ligjëron si poet dhe Fëmija im ujor/ Art and women are major culprits…: a football commentator opines like a poet dhe My Aquatic Child (transl. Shpresa Ymeraj)/ La arto kaj la virinoj ege kulpas…: futbala komentisto paroladas kvazaŭ poeto dhe Mia likvaĵa infano nga Rudina Çupi; Udhëtar dhe PEC/ Pilgrim dhe PEC (a childhood game)/ Vojaĝanto dhe PEC nga Nurie Emrullai; Pushim dhe Najlon/ Pause dhe Nailon/ Paŭzo dhe Najlono nga Kushtrim Thaqi.
Disa prej poezive të Antologjisë në fjalë në gjuhën esperanto
Viola Isufaj
Estas aŭtorino kaj Asociita Profesoro de la Nuntempa Albana Beletro ĉe la Departemento de la Beletro, en la Fakultato de Historio kaj Filologio de la Universitato de Tirana, Albanio.Ŝi aŭtoris kelkajn librojn, inkluzive de esploraĵoj, universitataj lernolibroj, beletraj fikcioj kaj poezioj. Viola publikigis multajn akademiajn artikolojn kaj lernolibrojn por la mezlernejoj. Ŝia unua romano, “Zotit M. – një letër” (Al la Sinjoro M.- letero), Tirana, 2004, fokusiĝas en la perdo de la nuntempaj homaj komunikiĝoj, kaj malfermiĝas per la enkonduko de Ismail Kadare, mondklasa albana verkisto, kiu priskribas la romanon kiel “febro aparta, sobra kaj luksa”. Deveninta de ekspersekvita familio fare de la totalisma reĝimo komunisma, ŝi estis etulino kiam la komunismo bankrotis en Albanio kaj metafore esprimis ĉi tiujn eventojn en sia dua romano “Saga e gjarprit” (La Sagao de la Serpento), Tirana, 2005. La tria romano “Ditë të askujt” (Nenies tagoj), Tirana, 2008, estis sekvata de publikado de kelkaj cikloj poetikaj kaj libro “Adamah” (Adamah), Tirana, 2016. Danke al Adamah, Viola Isufaj, estas estimita per Unua Premio por Poezio ĉe la Prishtina Internacia Librofoiro, Kosovo, en la jaro 2016. Ŝi akiris ankaŭ la Unuan Premion en 2017 ĉe la Nacia Poezia Festivalo en Korça, Albanio kaj estis nomumita por la premio ĉe Tirana Internacia Albana Librofoiro en 2015. Viola Isufaj tradukis poeziajn verkojn en la albanan, plej gravaj el ili estas la poezioj de Edna St, Vincent Millay, same kelkaj partoj de la Irlanda Mitologia Ciklo. |
Laŭdo- [Haleluja!] Pri mortebla dio
(Lëvdatë – [Haleluja!] Për një zot të vdekshëm)
Mi laŭdon donacas al la majesteco de la naturo
Ĉar ne plu meritas donacaĵon mia mastro
Nur la mara ŝaŭmo kiel liaj haroj estas
Kaj la silko- kio do por li mi estas
En la sincera supozo
La griza fumo, sendube, al lia ĉagreno similas
En la momento kiam la manojn surkapen li metas
Kaj la purpura uragano frenezecas
La laŭroj kovritaj de la lumo lia gloro estas
La olivarbaj branĉoj liaj skapoloj ja estas
La venteto estas lia spiro kiam li min amas
Kaj la malvarmaj vaporoj estas ĉiam lia parolo
La suno en sia mirakla pasado
Estas ja lia irado tra la nuboj
Kaj tra la sinjorinaj homamasoj
Mi deziras ĝui ĝisoste la ravecon de la naturo
Ĉar ne plu meritas laŭdon mia mastro
***
Nu ni pardonu mian pekintan mastron
Kaj liajn, plene de faltoj, vestaĉon
Ne vane diru ke mi alpaŝu sur ties vojo
Ne diru min ĉirkaŭbraki liajn palmojn sur la sablo
Mi ne konfesas, neniel konfesas la malbonon
Nu ni pardonu…Ni pardonu mian mastron!
Alisa Velaj
Naskiĝis en Albanio en la jaro 1982. Ŝi posedas Ph.D. en la albana beletro, studobjekto instruata de Alisa je universitata nivelo. Dume ŝi verkas poeziojn, prozojn, eseojn, artikolojn kaj sciencajn laboraĵojn. Alisa estas nomumita por la Erbacce- Press Poetry Premio en la jaro 2014. Siaj poezioj estas jam tradukitaj en la anglan, portugalan, rumanan, turkan kaj svedan, same oni publikigis ŝiajn verkojn en cento da internaciaj beletraj revuoj. Ŝia poezia kolekto “Sen ŝvito entute” publikiĝis ĉijare de Cervana Barva Press (Usono), dum “La Sonĝoj” estas lastatempe publikigita de Cyberwit Press (Bharato). Ambaŭ kolektoj estas majstrece tradukitaj en la anglan de Ukë Zenel Buçpapaj. |
Ario de frenezulino
Post du glasoj da ĝino
(Scott bezonis dek jarojn por ke li komprenu ke Zelda estis freneza.
Ĉerpita el “Festo kion vi ĉiam kunhavas” de Ernest Heminguej)
Hej Scott,
Estas la tria ĝino eldrinkita de vi ĉivespere!
La Triopo ne estas beno en la dormemo de la cerbo
Mi kaj vi preĝis al Jezuo ĉiamfoje
Kaj postsekvis ni malĝustajn vojojn ekde la komenco
La fadeno de Ariadno estas jania kaj via sorto..
La ombro de Zelda denove vagas tra la irisoj
Tiel kvazaŭ sen riproĉsento
Kaj sen ia ajn pento…
Pentuloj ja estas mia animo kaj via, Scott,
Pro la maleblo kion ni neniam komprenis
Kaj niaj okuloj blindaj por vidi la mallumon
Kie iras dekstren-maldekstren kelkaj konfuzitaj hundoj
Kun la okuloj, kranio kaj ostoj, samkiel tutaj homoj.
Mi ĵuras, je la animo de sep ĉefanĝeloj, amiko,
(Dio pardonu min kiam mi forton ne havas
Nigrigi aŭ blankigi iun ajn haron)
Je ilia animo mi ĵuras, Scott,
Zelda ja estis filino kaj fratino mia
Sed mi ne sciis, kara, ke ŝi havis patrinon,
Mi ja ne sciis!
Al ŝia ĵusnaskita filino
Al via inspiriga semo kaj ŝia konfuzo
Ni ne sukcesis lernigi la ĉielon eĉ kiel nostalgio…
Ravita tra la kampoj, kie neniu malebligas al la najtingaloj la kanzonon
La povra etulino timis la lumon
Tutsame kiel la liberon la naskita birdo en la kaĝo.
Tion mi volis diri vin ĉivespere, tion mi volis,
Dum mi findrinkis mian duan ĝinon
Kaj vi rigardas min pro scivolemo per ardaj okuloj.
Mi volus unufoje seksumi kun vi, Scott,
Pro nia malsana pasio,
Poste ni ambaŭ forĵetus disde nia animo unufoje por ĉiam
La kanzonon de Zelda kaj la guston de nenio.
Ledia Dushi
Naskiĝis en la jaro 1978 en la norda urbo de Albanio, Shkodër. Post kiam ŝi magistriĝis kaj doktoriĝis surkampe de la Etnologio-Folkloro, ŝi laboris samtempe kiel ĵurnalistino kaj oficistino ĉe la urbodomo de sia urbo, respondeca pri la kulturaj aferoj. Poste ŝi laboris en la Universitato de Belgrado kiel preleganto de la Albana Lingvo kaj Beletro. Lastan jaron, ŝi prelegis en la Universitato de Tirana. Aktuale ŝi estas esploristo surkampe de etnologio kaj folkloro ĉe la Departemento de Folkloro de la Instituto de la Kultura Antropologio kaj Artaj Studoj en Tirana. Ledia estas same tradukisto el la anggla, itala kaj hispana lingvoj. Ŝi tradukis aŭtorojn: Gabriele D’Annunzio, Cesare Pavese, Dylan Thomas, Jorge Luis Borges, Umberto Eco, Andrea Vamilleri, Carlos Ruiz Zafon, Jane Austen, Hilary Mantel ka. Ties unuaj bone akceptitaj poezioj estas verkitaj en la subdialekto Gega de Shkodër. Oni publikigis ilin en la volumoj: “Ave Maria bahet lot” (Ave Maria iĝas larmo), Tirana, 1997; “Seancë dimnash” (Vintra sesio), Shkodër, 1999; “Me mujt me fjet me kthimin e shpendve” (Se mi povus dormi kun la birdaj reveno), Tirana, 2009; kaj volumo de ŝiaj poezioj aperis en la itala, “Tempo di pioggia” (Tempo de pluvo), Prishtina, 2000. La poeizoj de Ledia estas same tradukitaj en la germanan, anglan, polan, francan, makedonan, grekan, serban, ĉinan, rumanan, ka. |
La lingvo estas mortebla, nekonvena
Al tio kio Animo ekde la komenco
Enŝlosas, ekde la senlima transo
La Ĉielo ne estas kaŝita, sed ankaŭ ne diras
Kio do estas sia propra templo
Kaj sidas ĝi sub Vi fontanta el alteco
Kaj orelojn havas ĝi por vin aŭdi, Animon por brili
Desegnita per la deliro kaj esenco,
Lumigita pro ĉiu kosma eksplodo
Kaj vi pendas kaj pendas kaj pendas…
Kvazaŭ falante vi pendas sur la sanga fadeno
En la aero en aero, gapante al la ĉielo je steloj, neparolantaj
Alte vi sidas en la aero en la profunda sanga fadeno
Ani Gjika
Estas albandevena poetino, beletra tradukistino, verkistino kaj aŭtoro de “Bread of running waters” (La pano de la fluantaj akvoj), Fenway Press, 2013, kandidatino por 2011 Anthony Hecht Poetry Prize kaj 2011 May Sarton New Hampshire Book Prize. Ŝia traduko el la albana de la verko de Luljeta Lleshanaku “Negative Space”(Negativa spaco), 2018, estis eldonita de Bloodaxe Books en Britio kie Poetry Book Society’s rekomendis la tradukon kaj konsideris ĝin unu el du selektitaj poemaroj por la International Griffin Poetry Prize kaj de New Directions en Usono kie ŝi estis finalisto por Pen Award por Poetry en Tradukado. Ani estas same la tradukisto de la Kosova poeto Xhevdet Bajraj, nome de ties teatraĵo “Slaying the Mosquito” (Mortigo de la kulo), Laertes, 2017 kaj poezioj “We Fall Like Children” (Ni falas kiel infanoj), Laertes, 2018. Honoraĵoj de Gjika inkludas premiojn kaj stipendiojn de National Endowment for the Arts, English PEN, the Robert Pinsky Global Fellowship, Framingham State University’s Miriam Levine Reader Qwarsd kaj the Robert Fitzgerald Translation Prize. |
Perdita kaj trovita
(E humbur dhe e gjetur)
Ene de la budista templo, ene de la groto, tie en la mezo
De oraj altaj statuoj, mi sentas nenion, mi pensas pri nenio.
Mi okulojn ĉirkaŭen ĵetas, ĉu oni permesas min
Foti? Surgenuite, okulfermite,
Luliĝas antaŭen, malantaŭen la lokanoj kaj turistoj
Kvazaŭ ili streĉiĝus por ion elkrei.
Mi imagas solecan lampiron enirinta ĉitien laŭ senvolo
Ties trembrilo reorganizas la spacon ene de la monto.
Ĉe la elirejo mi trovas bluan ŝiritan leterpecon
Ĉe la fundo de la ŝtuparo, vortofragmenton en la fremda skribo.
Mi apenaŭ povas legi ĝin. Simple mi ĝin enpoŝigas en la ĝinzoj,
Eble iu monaĥo listigis en ĝi siajn bezonaĵojn.
Mi bondezirus ke tio estus lia klopodo por poeziumi
Tiukaze mi komprenus kial la papero dispeciĝis.
Azem Qazimi
Estas albana poeto, verkisto kaj tradukisto. Li naskiĝis en Struga, Norda Makedonio, la 6-an de februaro 1977. Azem studis pri ĵurnalistiko en la Universitato de Tirana; poste li akiris magistrecon surkampe de la Kultura Antropologio ĉe la Akademio de Albanologiaj Studoj. Qazim publikigis tri librojn kun poemoj: “Ajri i Kryqëzimit” (La Aero de la Kruciĝo), “Për Dhuntinë e Mahnitjes” (Pri la Talento de Raviĝo), “Psikagogjia” (Psikagogio), same du kolektojn kun mallongaj historioj: “Të Bekuarit, Sfera” (La Benitoj, Sfera), kaj “Anatomi e shkurtër e pikëllimit” (Mallonga anatomio de la ĉagreno). Li estas la fondinto kaj ĉefredaktoro de la beletra revuo “Helicon” kaj tradukisto de Jonathan Swift, Oscar Wilde, William Faulkner, Thomas S. Eliot, Wallace Stevens, Jorge Luis Borges, Mircea Eliade, Danilo Kiš, John Banville, Vasko Popa, ka. |
Al mia frato
(Vëllait tim)
Ekde komenco nia vivo postulis komprenon
Kaj trovis fragmenton.
Jam de tagoj dolĉa fluis la infanaĝo
Mildecon ja mendis la animo.
Nia karno tiam akiris la koloron de la paradoj
Kaj la parolado kolorigis per la venkokrioj
La ludejon.
La aero subite satiĝis per solena aromo
De la papero kaj de la presfarbo,
Ĉu el tio naskiĝus la Libro.
Ĉu diktis nin la parolojn tiu nova feliĉo
Sibilanta kvazaŭ silko el Ĉinio.
Nun plurestis el nia infanaĝo
Nur la arboj el cindro ĉe la randoj de la poemo,
Ĉiuj ili plenigitaj per la vokaloj kaj maljuneco.
Belfjore Qose (Zifla)
Ŝi estas albana poeto kaj prozisto. Belfjore doktoriĝis en la Beletraj Studoj kaj instruas Modernan Mondan Beletron de XX jarcento, Albanan Beletron kaj Rusan kaj Slavan Beletron, en la Universitato de Tirana. Ŝia unua poezia libro “Aurat e natës” (Auxroj de la nokto, Ombra GVG Editions, 2017) estis aprecita per la Premio por Junaj Aŭtoroj, fare de Ministerio pri Kulturo de Albanio. La saman jaron la libro estis voĉdonita de la legantoj kiel la plej bona Poezia Libro ĉe la Bukinista Beletra Platformo. Ekde julio 2017, ŝi estas fondinta membro de la Albana Junulara Akademio, ĉe la Akademio de Sciencoj de Albanio. Inter siaj kolektoj de poemoj publikigitaj en multaj albanaj beletraj revuoj menciindas: “La Genezo kaj la Fino, aliformita al Noktomezo” publikigita de la revuo “Fjala”, “Eskapo disde la Nokto: publikigita de la revuo “Illz”, “Ses Poemoj”, Poeteka 46, “Fragilaj tagoj, helaj noktoj” publikigita de la revuo “Fjala”, kaj multaj aliaj poemoj ĉe la revuo “Jeta e Re”, “Poeteka”, “revuo “Fjala”, “MeArteka”, “Kult”, “Kultpoint: ka. Ŝiaj mallongaj rakontoj “Vojaĝante”, “En blankeco”, “La minotaŭro”, publikigitaj de “Jeta e Re” (beletra revuo) estis sekvataj de pozitivaj kritikaj reagoj de multaj albanaj esploristoj. Ŝia poezia libro “Aŭroj de la nokto” estis bone akceptita kaj aklamita de la verkisto Agron Tufa, kiu skribis la artikolon “La metafiziko de la elegio kaj de la rekuemo”. La esploristo Edona Marku skribis la artikolon “ La spirita emfazo de la aŭroj de la nokto”. Multaj el la poemoj de Belfjore kaj malllongaj rakontoj estas tradukitaj kaj publikigitaj en la beletraj revuoj ekster Albanio, kiel ĉe “Haemus”, revuo en Bukaresto tradukita de la albana verkisto kaj akademiko A. Ch. Kycuku; en “Poetry Bay” en Usono; en “Les femnes (se) racontent” en la franca; kaj en la Antologio de la Albana Poezio, eldonita en Taivano en 2017. Ŝi estas dediĉita fari beletron influa, tra multaj legoeventoj, kiujn ŝi aranĝis ekz. “Tirana Reads”, kio fariĝis tradicio por la ĉefurbo. Belfjore estas instruinta per lekcioj pri la Kreativaj Lagadoj dum tri jaroj ĉe la Festivalo de la Junaj Verkistoj de Tirana kaj estas aktiva kunlaboranto ĉe “Ditët e Naimit”, en la Internacia Poezia Festivalo de Norda Makedonio. |
Posttagmezaj anĝeloj
(Engjëll pasditeje)
Fumante la lastan bluecon de la ĉielo.
Vi estas postagmeza anĝelo, sen la vizaĝo kaj trajtoj
Malnova kiel ĉiuj postagmezoj lavintaj per oro ĉi tiun teron
Laca pro plendoj pri la ĉiela vakuo
Dum vi ampleksas la lumon per brakmovo.
Estas restantaj suspende voleroj
Kiuj kvazaŭ ĵusplukitaj floroj mortas en la noktaj manoj
Ĉe ĉiuj vivuloj nostalgia minuto estas
Pro ĉio ni estas kaj ne scias
Sidante ĉe la konscia rando, kun la mallumo vi kreskas
La posttagmezoj stako en viaj helaj okuloj iĝas
Kiel la bordoj kiuj per ties ŝaumo luligas
Vian amon tra la akvo kaj la tero
Vi ĉevalrajdas sur la sonĝoj de la posttagmezoj,
Sen ardigante eĉ la randon de via lunkolora tuniko,
Je pacienco de prudento kiu ne rekonas sin mem
Kaj plenumiĝo de via dubinda misio.
Ĉiuj scivolemoj kvietiĝas pro grumblado
Pro la tristeco enverŝita en la teoglaseto
Pro la signoj kiujn vi postlasis en la rando de posttagmezo,\
Silenta anĝelo- rozo en vazo.
Vi havas brilantajn iluziajn ŝtonojn en la haroj
Kvazaŭ en la ĉiela bluo magaj ravecoj,
Vi aspektas kvazaŭ viva: kiel ni kun vundo,
Ĵus kiam la beleco eksolviĝas inter aero kaj nokto.
Ervina Halili
Publikigis sian unuan verkon “Crown 97” je la aĝo 11 dum la studentaj amasaj protestoj en la Universitato de Prishtina en la jaro 1997. Ŝi daŭrigis kun psikoanalitikaj esploradoj en la “Collective Ausomatism and the Crowd Behaviour” (Kolektiva Aŭtomatismo kaj la sinteno de la homamaso) rilate la individuon, dum sian libron “Sleep of Octopus” (La dormo de Oktopus) ŝi publikigis en Vieno en la germana lingvo. La libro envorte estis konsiderita kiel nov-surrealista verko. Ervina estas estimita per la Nacia Jara Premio 2015 en Kosovo por la libro “Amulet” kaj estis verkista gasto de kelkaj artaj kaj beletraj domoj kaj muzeoj, inkluzive de Museums Quarter Vienna, Galeries of Landis&Gyr de Svisio kaj Museum de la Beletro- Sarajevo, ka. Ŝi private kolektis kaj fondis la arkivon de “Rilindja”, unu el la ĉefaj publikaĵoj kaj eldonejoj en la eksa Jugoslavio. |
Ŝi
(Ajo)
Ŝi dancas surfingre
La robo
Envolvas la ĉagrenon
La manoj supren
Petas la sunon
Ne tion vin varmiganta
Sed alian
Etan, etan
Dormanta en la infanaj poŝoj
Ŝi dancas subakve
Gliteble
La okuloj malfermitaj
Petas la fiŝojn
Ne tiujn kiujn vi havas en la akvario sopirece
Sed kelkajn aliajn
Kiuj vian cerbon ekscitas
En la sekaj amoraj kranioj
Ŝi dancas en la aero
La rompita koro
Petas la animon
Ne tion dormanta en la brusto
Sed alian
Lanĉita de la steloj
Kiam ŝanĝiĝas la sezono
Rudina Çupi
Estas albana verkisto. Ŝi studis pri la Albana Lingvo en la Universitato de Tirana.La artisma agado de Rudina inkludas kvar poeziajn librojn: “© All rights reserved” (Ĉiuj rajtoj rezervitaj, 2015); “®”(2010); Shkopsitje / (Malbutoniĝo) 2006; kaj “Don’t remember me the death” (Ne rememoru min, morto, 1993). Rudina estas aŭtoro kaj tradukinto ankaŭ de kelkaj porinfanaj libroj, same de didaktika libro. Ŝi skribas por kelkaj pres aŭ elektronikaj organoj kritikajn artikolojn, ĵurnalistajn opiniojn, intervjuojn ks. Kaj Rudina preferas la legadsesiojn kun infanoj. Rudina deĵoris en kelkaj ĉefaj eldonejoj. |
La arto kaj la virinoj ege kulpas…
Futbala komentisto paroladas kvazaŭ poeto
(Arti dhe gratë janë fajtorë të mëdhenj…
Një komentues futbolli ligjëron si poet)
1.
Oni faris manipulan eĉ la arton!!!
Certe, la plenkreskuloj bone scipovas tion
Kun la valoraj kozoj: oni okupas ilin.
Nu, kiam ni prijuĝu
Eb;e pli valoras Nobelo
Kantati dum la duŝado..Jen, startu kanti!
Sed kiun mi kulpigu pro la espera forvelkado
Krom tiujn verki scipovantaj?
De “Maria kun Jezuso ĉebruste”
Al “La sinjorino kun hundido”
Tre malmulte estas infanoj en la arto
Kaj, konsekvence, ankaŭ en la kortoj,
(naski bebojn estas tiel klasika!)
Ne ĉar ili ne estas interesaj,
Sed kiam la virinoj konstatis kiel oni uzis
siajn filojn por milito kaj filinojn kiel kulpantoj
ili komencis pliŝpari la kreadon
por lernigi al ĉiuj
ke la vivo estas donita por estis gaja.
La homoj fondis geparojn ne filofarantajn
Kaj la mondo estas stultulita, vere..
Sed la arto kaj la virinoj ege kulpas…
2.
La familio estas ventro.
Tiuj kaj la preĝejoj ĉiutage malpleniĝas
Restas kvazaŭ neloĝataj virinaj uteroj,
La utero mem baldaŭ forgesiĝas kiel vorto
“provtubo” estas ja pli moderna termino
Kaj ne pri ĉio kulpas la scienco
Ke en la Barko de Noa surbordiĝas nur bestoj,
Aŭ la industrio, fabrikanta cicumojn anstataŭ mamoj
Lulkantojn sur la diskedoj aŭ voĉaj fabelojn,
Kiu inventis mamnutrajn virinojn kontraŭ pago..
Inter la malfortuloj restis nur la infanoj.
Feliĉa fino kaj la virinoj ege kulpas…
Nurie Emrullai
Naskiĝis en la jaro 1992 en Kërçovë. Norda Makedonio. Ŝi akiris sian bakalaŭrecon en Albana Lingvo kaj Beletro kaj estas finplenumante magistrecon pri la Albana Lingvo. Plejmulte Nurie verkas poeziaĵojn, kiuj ĉefe estas publikigitaj en la diversaj revuoj, unu el ili estas la beletra revuo de Tirana “Illz”, same en la revuo “Akademia”, Kosovo. Ŝi estis reprezentanto de la beletro en la Beletra Forumo CEEC en Ningbo, Ĉinio. Same, ŝi sin prezentis per poemoj pri la virinoj en la ekspozicio “Vajza, jo nuse” (Junulinoj, ne novedzinoj), je 8-an de marto 2018, en Curiho, Svisio. Nurie estis partoprenanto en “FemArt 2019” en Kosovo per siaj feministaj poemoj. La poemoj de Nurie estas tradukitaj en la makedonan lingvon, en la anglan kaj la italan. Aktuale ŝi sekvas kelkajn gravajn kursojn rilate al poezio kaj beletro. Nurie eldonis sian unuan libron kun poeziaĵoj. “For the other half of the moon” (Por la alia duono de la luno), en 2019. |
PEC*
La adiaŭoj estas kutimaj.
Estas ili manoj kiuj nin kreskigis,
Manoj kiujn ni maljunigis.
En la malgranda ĉambro, plenmane,
Sidante ĉirkaŭ la tablo, senvoĉe,
Al unu mano ni donis la kuleron,
Al alia la panon,
Ni manĝas fazeolojn.
Mmh, kiel bongusta, “eĉ ungojn ni manĝu”.
Dum la manoj tremas kaj fortiĝas,
Fortiĝas kaj tremas,
Malrapide, silente foriras unu post unu…
La adiaŭoj estas manoj mankantaj.
Tra la mondo la adiaŭoj ree estas kutimaj.
Unu mano tenas glason da vino,
La alia forte premas kaj karesas la vivon.
Rozo vivoplena, viglas.
Unu glaso restas duone.
El la alia mano elglitas la vivo…
La rozo komencas….
En ĉiuj tiuj mortigaj manoj,
La tuŝoj estas senkulpaj,
Ho, kiel puraj ili estas
Flustras ili kliŝan preĝon: pardonu min, nur ĉifoje.
Diable do!!
La manoj pleniĝas kaj ne plu tenas.
Ĉiujn tiujn pardonojn kiel ni tenu?
La adiaŭoj estas kutimaj,
Atendu ilin eĉ kiam vi trafoliumas iun verkon de Kundera,
Aŭ kiam per maldikaj fingroj vi premas teleregilon kaj serĉas “La Ludon de la Tronoj”.
La adiaŭoj estas kutimaj, homo,
Eĉ kiam la manojn vi metas sur frunton, por ekvidi la ardan sunon.
Aŭ kiam dumnokte forigas la kurtenon per manoj kaj admiras la ardiĝintan lunon.
La manoj etendiĝas, etendiĝas kaj deŝiras la lunon.
La adiaŭoj estas manoj restantaj algluitaj al la plej ordinaraj fenestroj:
De la aŭtiloj, domoj aŭ kafejoj
Kaj la tempo ilin pulvorigas tie.
La adiaŭoj estas kutimaj manoj,
Fortaj kaj fragilaj ĝis ekstremo.
Ili enspiras kaj eligas koleron
Kaj, ah, tiuj manoj, kiom da animoj ili humiligas.
_____
* PEC – infanludo, realigita per mantuŝoj. Unu el la infanoj kiu portas ĉapon (PEC-on) devas tuŝi la alian kaj almetu ĝin al tiu. Li lasas ĝin al li kaj li lasas tion al la ceteraj.
Kushtrim Thaqi
Naskiĝis en Prizren, Kosovo, en 1989. Li verkis poeziojn ekde 7 jarojn kaj nun estas parto de kelkaj internaciaj antologioj, kiel Balcan Writers Projects (Balkanaj projektoj de verkistoj) kaj organizis same internacian poezian festivalon en Prizren, Kosovo, vokis 5o poemojn por la neĝo en la jaro 2017. Kushtrim publikigas sian unuan poezian libron fine de la jaro 2019. La poezio por li estas la esprimaĵo de tio kio estas sube, kio kaŝas sin sub la fingroungoj kaj troviĝas nur entombigita sub la silentaj sonoj de la flustroj.Nenio belega, nenio granda/ Nur flustroj… |
Najlono
(Najlon)
Mi estas en unu momento,
Kaj en alian
Ne.
Mi sufokiĝus ĉi tie,
Porĉiame—-
Porĉiame tiel mi irus malsupren.
Meze de la ondoj.
Estante kaj ne estante,
Eltenante- rompiĝante,
Lasante ĉion eskapi,
Ekstarante…
Ĉu najlono;
Tute ĉi tio.
La akvo karesanta mian manon—
La homoj,
Miaj piedoj surbarke, la barko sur akvo—
La ekzisto,
La ĉielo ludanta diversajn melodiojn,
La memoraĵoj,
Kaj la ideo de la plonĝado,
La revoj…
Najlono,
Mola iamfoje,
Ĝi pikas iamfoje,
Ĝi tordas,
Ĝi alpremas
Kaj poste ellasas.
Mirigita,
Ĉiamfoje.
Kiel la Unua Materio
Kreas kozojn neekzistantaj:
Pensoj, emocioj…
Produktoj sen ia ajn bazo.
Produktilojn, jes,
Sen ia ajn bazo.
Nenio
Nulo.
ANTOLOGJIA E POETËVE TË RINJ SHQIPTARË/ ANTHOLOGY OF YOUNG ALBANIAN POETS/ ANTOLOGIO DE JUNAJ ALBANAJ POETOJ
Poetët e përfshirë:
Prof.as.dr. Viola Isufaj, Dr. Alisa Velaj, Dr. Ledia Dushi, Ani Gjika, Azem Qazimi, Dr. Belfjore Qose (Zifla), Ervina Halili, Rudina Çupi, Nurie Emrullai, Kushtrim Thaqi
Antologe:
Dr. Jorina Kryeziu (Shkreta)
Përktheu në esperanto:
Bardhyl Selimi
Botuar në:
Speciala Bulteno de la Albana Esperanto – Instituto/ Buletini Special i Institutit Shqiptar të Esperantos, maj 2021