• Home
  • Politics
  • Opinion
  • Culture
  • Sports
  • Economy
  • Interview
  • Reporting
  • Community
  • Vatra

Dielli | The Sun

Albanian American Newspaper Devoted to the Intellectual and Cultural Advancement of the Albanians in America | Since 1909

POETËT E RINJ SHQIPTARË EDHE NË GJUHËN ESPERANTO

September 8, 2021 by s p

Nga Dr. Jorina Kryeziu (Shkreta)

Botimi tregjuhësh Antologjia e poetëve të rinj shqiptarë/ Anthology of young Albanian poets/ Antologio de junaj albanaj poetoj vjen prej bashkëpunimit me botuesin e Buletinit të Institutit Shqiptar të Esperantos, z. Bardhyl Selimi. Si simpatizante e esperantos, i komunikoj z. Selimi përmes e-postës nëse do të mundej të përkthente disa prej poezive të poetëve të rinj shqiptarë, të përfshira në projektin evropian Anthologies of young poets (Antologjitë e poetëve të rinj). Ai shfaq interesim të menjëhershëm për t’i sjellë këta poetë të talentuar e të shquar edhe në gjuhën esperanto – e për këtë nismë që ndërmori gjej rastin ta falënderoj sërish edhe këtu, me përzemërsi dhe me mirënjohje. 

Duhet theksuar se kjo Antologji tregjuhëshe shqip–anglisht–esperanto, përfshin disa prej poezive të botimit dygjuhësh Antologjia e Poetëve të Rinj Shqiptarë/ Ανθολογία νεών Αλβανών ποιητών (Athinë, 2021), ndërmarrë nga shtëpia botuese greke “Βάκξικον Εκδόσεις” (“Vakxikon Ekdóseis”) në bashkëpunim me Ministrinë e Kulturës të Greqisë. Fillimisht projekti m’u propozua prej Rami Saari-t, përkthyes i letërsisë shqipe në hebraisht; bashkëpunimi me të cilin kishte nisur herët qysh me përkthimet e tij të veprës së Ismail Kadaresë në hebraisht. 

Në kohën kur drejtuesi i projektit evropian, z. Nestoras Poulakos, i kishte sugjeruar Rami Saari-t, që, përveç redaktimit dhe përkthimit të antologjisë së poetëve të rinj hebrenj në greqisht, të redaktonte dhe të përkthente edhe antologjinë e poetëve të rinj shqiptarë dhe antologjinë e poetëve të rinj hungarezë, z. Saari propozon, për shkak të impenjimeve të tij të vijueshme në përkthimin e letërsisë evropiane në hebraisht, që të më angazhojë mua me antologjinë shqiptare, ndërsa Uri-n me antologjinë hungareze. Teksa projekti ishte përmbyllur dhe bëhej gati për përkthimin në greqisht nga Αsimina Xirogianni, nga ana tjetër, përkthyesi i esperantos Bardhyl Selimi kishte përkthyer dy prej poezive të çdo poeti. Poezitë e përfshira janë: Kumbullat e kaltra dhe Lëvdatë – [Haleluja!] për një zot të vdekshëm/ Blue plums dhe Praise – [Haleluyah!] por a Mortal God (transl. Agron Alibali)/ Ĉielbluaj prunoj dhe Laŭdo- [Haleluja!] pri mortebla dio nga prof.asoc.dr. Viola Isufaj; Vizionet e një zgalemi dhe Arie e një të shastisure, pas dy gotash xhin/ Visions of a storm petrel dhe Aria of a confounded lady, after a couple of double gins (trans. Arben P. Latifi)/ La vizioj de la malgranda petrelo dhe Ario de frenezulino, Post du glasoj da ĝino nga dr. Alisa Velaj; n’nji fije t’thellë gjaku…/ in a deep thread of blood…/ Sur profunda sanga fadeno… nga dr. Ledia Dushi; Paqartësi dhe E humbur dhe e gjetur/ Inarticulate dhe Lost and found (transl. Ani Gjika)/ Malklareco dhe Perdita kaj trovita nga Ani Gjika; «Ecce Homo» dhe Vëllait tim/ «Ecce Homo» dhe To my brother (transl. Sara Kraja)/ «Ecce Homo» dhe Al mia frato nga Azem Qazimi; Agape dhe Engjëll pasditeje/ Agape dhe Afternoon Angel (transl. Redi Sheqeri)/ Agapo dhe Posttagmezaj anĝeloj nga dr. Belfjore Qose (Zifla); Ajo dhe Fetus/ She… dhe Fetus/ Ŝi dhe Feto nga Ervina Halili; Arti dhe gratë janë fajtorë të mëdhenj…: një komentues futbolli ligjëron si poet dhe Fëmija im ujor/ Art and women are major culprits…: a football commentator opines like a poet dhe My Aquatic Child (transl. Shpresa Ymeraj)/ La arto kaj la virinoj ege kulpas…: futbala komentisto paroladas kvazaŭ poeto dhe Mia likvaĵa infano nga Rudina Çupi; Udhëtar dhe PEC/ Pilgrim dhe PEC (a childhood game)/ Vojaĝanto dhe PEC nga Nurie Emrullai; Pushim dhe Najlon/ Pause dhe Nailon/ Paŭzo dhe Najlono nga Kushtrim Thaqi. 

Disa prej poezive të Antologjisë në fjalë në gjuhën esperanto

Viola Isufaj 

Estas aŭtorino kaj Asociita Profesoro de la Nuntempa Albana Beletro ĉe la Departemento de la Beletro, en la Fakultato de Historio kaj Filologio de la Universitato de Tirana, Albanio.Ŝi aŭtoris kelkajn librojn, inkluzive de esploraĵoj, universitataj lernolibroj, beletraj fikcioj kaj poezioj. Viola publikigis multajn akademiajn artikolojn kaj lernolibrojn por la mezlernejoj. Ŝia unua romano, “Zotit M. – një letër” (Al la Sinjoro M.- letero), Tirana, 2004, fokusiĝas en la perdo de la nuntempaj homaj komunikiĝoj, kaj malfermiĝas per la enkonduko de Ismail Kadare, mondklasa albana verkisto, kiu priskribas la romanon kiel “febro aparta, sobra kaj luksa”. Deveninta de ekspersekvita familio fare de la totalisma reĝimo komunisma, ŝi estis etulino kiam la komunismo bankrotis en Albanio kaj metafore esprimis ĉi tiujn eventojn en sia dua romano “Saga e gjarprit” (La Sagao de la Serpento), Tirana, 2005. La tria romano “Ditë të askujt” (Nenies tagoj), Tirana, 2008, estis sekvata de publikado de kelkaj cikloj poetikaj kaj libro “Adamah” (Adamah), Tirana, 2016. Danke al Adamah, Viola Isufaj, estas estimita per Unua Premio por Poezio ĉe la Prishtina Internacia Librofoiro, Kosovo, en la jaro 2016.  Ŝi akiris ankaŭ la Unuan Premion en 2017 ĉe la Nacia Poezia Festivalo en Korça, Albanio kaj estis nomumita por la premio ĉe Tirana Internacia Albana Librofoiro en 2015. Viola Isufaj tradukis poeziajn verkojn en la albanan, plej gravaj el ili estas la poezioj de Edna St, Vincent Millay, same kelkaj partoj de la Irlanda Mitologia Ciklo.

Laŭdo- [Haleluja!] Pri mortebla dio

(Lëvdatë – [Haleluja!] Për një zot të vdekshëm)

Mi laŭdon donacas al la majesteco de la naturo

Ĉar ne plu meritas donacaĵon mia mastro

Nur la mara ŝaŭmo kiel liaj haroj estas

Kaj la silko- kio do por li mi estas

En la sincera supozo

La griza fumo, sendube, al lia ĉagreno similas

En la momento kiam la manojn surkapen li metas

Kaj la purpura uragano frenezecas

La laŭroj kovritaj de la lumo lia gloro estas

La olivarbaj branĉoj liaj skapoloj ja estas

La venteto estas lia spiro kiam li min amas

Kaj la malvarmaj vaporoj estas ĉiam lia parolo

La suno en sia mirakla pasado

Estas ja lia irado tra la nuboj

Kaj tra la sinjorinaj homamasoj

Mi deziras ĝui ĝisoste la ravecon de la naturo

Ĉar ne plu meritas laŭdon mia mastro

***

Nu ni pardonu mian pekintan mastron

Kaj liajn, plene de faltoj, vestaĉon

Ne vane diru ke mi alpaŝu sur ties vojo

Ne diru min ĉirkaŭbraki liajn palmojn sur la sablo

Mi ne konfesas, neniel konfesas la malbonon

Nu ni pardonu…Ni pardonu mian mastron!

Alisa Velaj

Naskiĝis en Albanio en la jaro 1982. Ŝi posedas Ph.D. en la albana beletro, studobjekto instruata de Alisa je universitata nivelo. Dume ŝi verkas poeziojn, prozojn, eseojn, artikolojn kaj sciencajn laboraĵojn. Alisa estas nomumita por la Erbacce- Press Poetry Premio en la jaro 2014. Siaj poezioj estas jam tradukitaj en la anglan, portugalan, rumanan, turkan kaj svedan, same oni publikigis ŝiajn verkojn en cento da internaciaj beletraj revuoj. Ŝia poezia kolekto “Sen ŝvito entute” publikiĝis ĉijare de Cervana Barva Press (Usono), dum “La Sonĝoj” estas lastatempe publikigita de Cyberwit Press (Bharato). Ambaŭ kolektoj estas majstrece tradukitaj en la anglan de Ukë Zenel Buçpapaj.

Ario de frenezulino

Post du glasoj da ĝino 

(Scott bezonis dek jarojn por ke li komprenu ke Zelda estis freneza. 

Ĉerpita el “Festo kion vi ĉiam kunhavas” de Ernest Heminguej)

Hej Scott,

Estas la tria ĝino eldrinkita de vi ĉivespere!

La Triopo ne estas beno en la dormemo de la cerbo

Mi kaj vi preĝis al Jezuo ĉiamfoje

Kaj postsekvis ni malĝustajn vojojn ekde la komenco

La fadeno de Ariadno estas jania kaj via sorto..

La ombro de Zelda denove vagas tra la irisoj

Tiel kvazaŭ sen riproĉsento

Kaj sen ia ajn pento…

Pentuloj ja estas mia animo kaj via, Scott,

Pro la maleblo kion ni neniam komprenis

Kaj niaj okuloj blindaj por vidi la mallumon

Kie iras dekstren-maldekstren kelkaj konfuzitaj hundoj

Kun la okuloj, kranio kaj ostoj, samkiel tutaj homoj.

Mi ĵuras, je la animo de sep ĉefanĝeloj, amiko,

(Dio pardonu min kiam mi forton ne havas

Nigrigi aŭ blankigi iun ajn haron)

Je ilia animo mi ĵuras, Scott,

Zelda ja estis filino kaj fratino mia

Sed mi ne sciis, kara, ke ŝi havis patrinon,

Mi ja ne sciis!

Al ŝia ĵusnaskita filino

Al via inspiriga semo kaj ŝia konfuzo

Ni ne sukcesis lernigi la ĉielon eĉ kiel nostalgio…

Ravita tra la kampoj, kie neniu malebligas al la najtingaloj la kanzonon

La povra etulino timis la lumon

Tutsame kiel la liberon la naskita birdo en la kaĝo.

Tion mi volis diri vin ĉivespere, tion mi volis,

Dum mi findrinkis mian duan ĝinon

Kaj vi rigardas min pro scivolemo per ardaj okuloj.


Mi volus unufoje seksumi kun vi, Scott,

Pro nia malsana pasio,

Poste ni ambaŭ forĵetus disde nia animo unufoje por ĉiam

La kanzonon de Zelda kaj la guston de nenio.

Ledia Dushi

Naskiĝis en la jaro 1978 en la norda urbo de Albanio, Shkodër. Post kiam ŝi magistriĝis kaj doktoriĝis surkampe de la Etnologio-Folkloro, ŝi laboris samtempe kiel ĵurnalistino kaj oficistino ĉe la urbodomo de sia urbo, respondeca pri la kulturaj aferoj. Poste ŝi laboris en la Universitato de Belgrado kiel preleganto de la Albana Lingvo kaj Beletro.  Lastan jaron, ŝi prelegis en la Universitato de Tirana. Aktuale ŝi estas esploristo surkampe de etnologio kaj folkloro ĉe la Departemento de Folkloro de la Instituto de la Kultura Antropologio kaj Artaj Studoj en Tirana. Ledia estas same tradukisto el la anggla, itala kaj hispana lingvoj. Ŝi tradukis aŭtorojn: Gabriele D’Annunzio, Cesare Pavese, Dylan Thomas, Jorge Luis Borges, Umberto Eco, Andrea Vamilleri, Carlos Ruiz Zafon, Jane Austen, Hilary Mantel ka. Ties unuaj bone akceptitaj poezioj estas verkitaj en la subdialekto Gega de Shkodër. Oni publikigis ilin en la volumoj: “Ave Maria bahet lot” (Ave Maria iĝas larmo), Tirana, 1997; “Seancë dimnash” (Vintra sesio), Shkodër, 1999;  “Me mujt me fjet me kthimin e shpendve” (Se mi povus dormi kun la birdaj reveno), Tirana, 2009; kaj volumo de ŝiaj poezioj aperis en la itala, “Tempo di pioggia” (Tempo de pluvo), Prishtina, 2000. La poeizoj de Ledia estas same tradukitaj en la germanan, anglan, polan, francan, makedonan, grekan, serban, ĉinan, rumanan, ka. 

La lingvo estas mortebla, nekonvena

Al tio kio Animo ekde la komenco

Enŝlosas, ekde la senlima transo

La Ĉielo ne estas kaŝita, sed ankaŭ ne diras

Kio do estas sia propra templo

Kaj sidas ĝi sub Vi fontanta el alteco

Kaj orelojn havas ĝi por vin aŭdi, Animon por brili

Desegnita per la deliro kaj esenco,

Lumigita pro ĉiu kosma eksplodo

Kaj vi pendas kaj pendas kaj pendas…

Kvazaŭ falante vi pendas sur la sanga fadeno

En la aero en aero, gapante al la ĉielo je steloj, neparolantaj

Alte vi sidas en la aero en la profunda sanga fadeno

Ani Gjika

Estas albandevena poetino, beletra tradukistino, verkistino kaj aŭtoro de “Bread of running waters” (La pano de la fluantaj akvoj), Fenway Press, 2013, kandidatino por 2011 Anthony Hecht Poetry Prize kaj 2011 May Sarton New Hampshire Book Prize. Ŝia traduko el la albana de la verko de Luljeta Lleshanaku “Negative Space”(Negativa spaco), 2018, estis eldonita de Bloodaxe Books en Britio kie Poetry Book Society’s rekomendis la tradukon kaj konsideris ĝin unu el du selektitaj poemaroj por la International Griffin Poetry Prize kaj de New Directions en Usono kie ŝi estis finalisto por Pen Award por Poetry en Tradukado. Ani estas same la tradukisto de la Kosova poeto Xhevdet Bajraj, nome de ties teatraĵo “Slaying the Mosquito” (Mortigo de la kulo), Laertes, 2017 kaj poezioj “We Fall Like Children” (Ni falas kiel infanoj), Laertes, 2018.  Honoraĵoj de Gjika inkludas premiojn kaj stipendiojn de National Endowment for the Arts, English PEN, the Robert Pinsky Global Fellowship, Framingham State University’s Miriam Levine Reader Qwarsd kaj the Robert Fitzgerald Translation Prize.

Perdita kaj trovita

(E humbur dhe e gjetur) 

Ene de la budista templo, ene de la groto, tie en la mezo

De oraj altaj statuoj, mi sentas nenion, mi pensas pri nenio. 

Mi okulojn ĉirkaŭen ĵetas, ĉu oni permesas min 

Foti? Surgenuite, okulfermite,

Luliĝas antaŭen, malantaŭen la lokanoj kaj turistoj

Kvazaŭ ili streĉiĝus por ion elkrei.

Mi imagas solecan lampiron enirinta ĉitien laŭ senvolo

Ties trembrilo reorganizas la spacon ene de la monto.

Ĉe la elirejo mi trovas bluan ŝiritan leterpecon

Ĉe la fundo de la ŝtuparo, vortofragmenton en la fremda skribo.

Mi apenaŭ povas legi ĝin. Simple mi ĝin enpoŝigas en la ĝinzoj,

Eble iu monaĥo listigis en ĝi siajn bezonaĵojn.

Mi bondezirus ke tio estus lia klopodo por poeziumi

Tiukaze mi komprenus kial la papero dispeciĝis.

Azem Qazimi 

Estas albana poeto, verkisto kaj tradukisto. Li naskiĝis en Struga, Norda Makedonio, la 6-an de februaro 1977. Azem studis pri ĵurnalistiko en la Universitato de Tirana; poste li akiris magistrecon surkampe de la Kultura Antropologio ĉe la Akademio de Albanologiaj Studoj. Qazim publikigis tri librojn kun poemoj: “Ajri i Kryqëzimit” (La Aero de la Kruciĝo), “Për Dhuntinë e Mahnitjes” (Pri la Talento de Raviĝo), “Psikagogjia” (Psikagogio), same du kolektojn kun mallongaj historioj: “Të Bekuarit, Sfera” (La Benitoj, Sfera), kaj “Anatomi e shkurtër e pikëllimit” (Mallonga anatomio de la ĉagreno). Li estas la fondinto kaj ĉefredaktoro de la beletra revuo “Helicon” kaj tradukisto de Jonathan Swift, Oscar Wilde, William Faulkner, Thomas S. Eliot, Wallace Stevens, Jorge Luis Borges, Mircea Eliade, Danilo Kiš, John Banville, Vasko Popa, ka.

Al mia frato

(Vëllait tim)

Ekde komenco nia vivo postulis komprenon

Kaj trovis fragmenton.

Jam de tagoj dolĉa fluis la infanaĝo

Mildecon ja mendis la animo.

Nia karno tiam akiris la koloron de la paradoj

Kaj la parolado kolorigis per la venkokrioj

La ludejon.

La aero subite satiĝis per solena aromo

De la papero kaj de la presfarbo,

Ĉu el tio naskiĝus la Libro.

Ĉu diktis nin la parolojn tiu nova feliĉo

Sibilanta kvazaŭ silko el Ĉinio.

Nun plurestis el nia infanaĝo

Nur la arboj el cindro ĉe la randoj de la poemo,

Ĉiuj ili plenigitaj per la vokaloj kaj maljuneco.

Belfjore Qose (Zifla) 

Ŝi estas albana poeto kaj prozisto. Belfjore doktoriĝis en la Beletraj Studoj kaj instruas Modernan Mondan Beletron de XX jarcento, Albanan Beletron kaj Rusan kaj Slavan Beletron, en la Universitato de Tirana. Ŝia unua poezia libro “Aurat e natës” (Auxroj de la nokto, Ombra GVG Editions, 2017) estis aprecita per la Premio por Junaj Aŭtoroj, fare de Ministerio pri Kulturo de Albanio. La saman jaron la libro estis voĉdonita de la legantoj kiel la plej bona Poezia Libro ĉe la Bukinista Beletra Platformo. Ekde julio 2017, ŝi estas fondinta membro de la Albana Junulara Akademio, ĉe la Akademio de Sciencoj de Albanio. Inter siaj kolektoj de poemoj publikigitaj en multaj albanaj beletraj revuoj menciindas: “La Genezo kaj la Fino, aliformita al Noktomezo” publikigita de la revuo “Fjala”, “Eskapo disde la Nokto: publikigita de la revuo “Illz”, “Ses Poemoj”, Poeteka 46, “Fragilaj tagoj, helaj noktoj” publikigita de la revuo “Fjala”, kaj multaj aliaj poemoj ĉe la revuo “Jeta e Re”, “Poeteka”, “revuo “Fjala”, “MeArteka”, “Kult”, “Kultpoint: ka. Ŝiaj mallongaj rakontoj “Vojaĝante”, “En blankeco”, “La minotaŭro”, publikigitaj de “Jeta e Re” (beletra revuo) estis sekvataj de pozitivaj kritikaj reagoj de multaj albanaj esploristoj. Ŝia poezia libro “Aŭroj de la nokto” estis bone akceptita kaj aklamita de la verkisto Agron Tufa, kiu skribis la artikolon “La metafiziko de la elegio kaj de la rekuemo”. La esploristo Edona Marku skribis la artikolon “ La  spirita emfazo de la aŭroj de la nokto”. Multaj el la poemoj de Belfjore kaj malllongaj rakontoj estas tradukitaj kaj publikigitaj en la beletraj revuoj ekster Albanio, kiel ĉe “Haemus”, revuo en Bukaresto tradukita de la albana verkisto kaj akademiko A. Ch. Kycuku; en “Poetry Bay” en Usono; en “Les femnes (se) racontent” en la franca; kaj en la Antologio de la Albana Poezio, eldonita en Taivano en 2017. Ŝi estas dediĉita fari beletron influa, tra multaj legoeventoj, kiujn ŝi aranĝis ekz. “Tirana Reads”, kio fariĝis tradicio por la ĉefurbo. Belfjore estas instruinta per lekcioj pri la Kreativaj Lagadoj dum tri jaroj ĉe la Festivalo de la Junaj Verkistoj de Tirana kaj estas aktiva kunlaboranto ĉe “Ditët e Naimit”, en la Internacia Poezia Festivalo de Norda Makedonio. 

Posttagmezaj anĝeloj

(Engjëll pasditeje)

Fumante la lastan bluecon de la ĉielo.

Vi estas postagmeza anĝelo, sen la vizaĝo kaj trajtoj

Malnova kiel ĉiuj postagmezoj lavintaj per oro ĉi tiun teron

Laca pro plendoj pri la ĉiela vakuo

Dum vi ampleksas la lumon per brakmovo.

Estas restantaj suspende voleroj

Kiuj kvazaŭ ĵusplukitaj floroj mortas en la noktaj manoj

Ĉe ĉiuj vivuloj nostalgia minuto estas

Pro ĉio ni estas kaj ne scias

Sidante ĉe la konscia rando, kun la mallumo vi kreskas

La posttagmezoj stako en viaj helaj okuloj iĝas

Kiel la bordoj kiuj per ties ŝaumo luligas

Vian amon tra la akvo kaj la tero

Vi ĉevalrajdas sur la sonĝoj de la posttagmezoj,

Sen ardigante eĉ la randon de via lunkolora tuniko,

Je pacienco de prudento kiu ne rekonas sin mem

Kaj plenumiĝo de via dubinda misio.

Ĉiuj scivolemoj  kvietiĝas pro grumblado

Pro la tristeco enverŝita en la teoglaseto

Pro la signoj kiujn vi postlasis en la rando de posttagmezo,\

Silenta anĝelo- rozo en vazo.

Vi havas brilantajn iluziajn ŝtonojn en la haroj

Kvazaŭ en la ĉiela bluo magaj ravecoj,

Vi aspektas kvazaŭ viva: kiel ni kun vundo,

Ĵus kiam la beleco eksolviĝas inter aero kaj nokto.

Ervina Halili 

Publikigis sian unuan verkon “Crown 97” je la aĝo 11 dum la studentaj amasaj protestoj en la Universitato de Prishtina en la jaro 1997.  Ŝi daŭrigis kun psikoanalitikaj esploradoj en la “Collective Ausomatism and the Crowd Behaviour” (Kolektiva Aŭtomatismo kaj la sinteno de la homamaso) rilate la individuon, dum sian libron “Sleep of Octopus” (La dormo de Oktopus) ŝi publikigis en Vieno en la germana lingvo. La libro envorte estis konsiderita kiel nov-surrealista verko. Ervina estas estimita per la Nacia Jara Premio 2015 en Kosovo por la libro “Amulet” kaj estis verkista gasto de kelkaj artaj kaj beletraj domoj kaj muzeoj, inkluzive de Museums Quarter Vienna, Galeries of Landis&Gyr de Svisio kaj Museum de la Beletro- Sarajevo, ka. Ŝi private kolektis kaj fondis la arkivon de “Rilindja”, unu el la ĉefaj publikaĵoj kaj eldonejoj en la eksa Jugoslavio.

Ŝi 

(Ajo)

Ŝi dancas surfingre

La robo

Envolvas la ĉagrenon

La manoj supren

Petas la sunon

Ne tion vin varmiganta

Sed alian

Etan, etan

Dormanta en la infanaj poŝoj

Ŝi dancas subakve

Gliteble

La okuloj malfermitaj

Petas la fiŝojn

Ne tiujn kiujn vi havas en la akvario sopirece

Sed kelkajn aliajn

Kiuj vian cerbon ekscitas

En la sekaj amoraj kranioj

Ŝi dancas en la aero

La rompita koro

Petas la animon

Ne tion dormanta en la brusto

Sed alian

Lanĉita de la steloj

Kiam ŝanĝiĝas la sezono

Rudina Çupi 

Estas albana verkisto. Ŝi studis pri la Albana Lingvo en la Universitato de Tirana.La artisma agado de Rudina inkludas kvar poeziajn librojn: “© All rights reserved” (Ĉiuj rajtoj rezervitaj, 2015); “®”(2010); Shkopsitje / (Malbutoniĝo) 2006; kaj “Don’t remember me the death” (Ne rememoru min, morto, 1993). Rudina estas aŭtoro kaj tradukinto ankaŭ de kelkaj porinfanaj libroj, same de didaktika libro. Ŝi skribas por kelkaj pres aŭ elektronikaj organoj kritikajn artikolojn, ĵurnalistajn opiniojn, intervjuojn ks. Kaj Rudina preferas la legadsesiojn kun infanoj. Rudina deĵoris en kelkaj ĉefaj eldonejoj.

La arto kaj la virinoj ege kulpas…

Futbala komentisto paroladas kvazaŭ poeto

(Arti dhe gratë janë fajtorë të mëdhenj…

Një komentues futbolli ligjëron si poet)

1.

Oni faris manipulan eĉ la arton!!!

Certe, la plenkreskuloj bone scipovas tion 

Kun la valoraj kozoj: oni okupas ilin.

Nu, kiam ni prijuĝu

Eb;e pli valoras Nobelo

Kantati dum la duŝado..Jen, startu kanti!

Sed kiun mi kulpigu pro la espera forvelkado

Krom tiujn verki scipovantaj?

De “Maria kun Jezuso ĉebruste”

Al “La sinjorino kun hundido”

Tre malmulte estas infanoj en la arto

Kaj, konsekvence, ankaŭ en la kortoj,

(naski bebojn estas tiel klasika!)

Ne ĉar ili ne estas interesaj,

Sed kiam la virinoj konstatis kiel oni uzis 

siajn filojn por milito kaj filinojn kiel kulpantoj

ili komencis pliŝpari la kreadon

por lernigi al ĉiuj

ke la vivo estas donita por estis gaja.

La homoj fondis geparojn ne filofarantajn

Kaj la mondo estas stultulita, vere..

Sed la arto kaj la virinoj ege kulpas…

2.

La familio estas ventro.

Tiuj kaj la preĝejoj ĉiutage malpleniĝas

Restas kvazaŭ neloĝataj virinaj uteroj,

La utero mem baldaŭ forgesiĝas kiel vorto

“provtubo” estas ja pli moderna termino

Kaj ne pri ĉio kulpas la scienco

Ke en la Barko de Noa surbordiĝas nur bestoj,

Aŭ la industrio, fabrikanta cicumojn anstataŭ mamoj

Lulkantojn sur la diskedoj aŭ voĉaj fabelojn,

Kiu inventis mamnutrajn virinojn kontraŭ pago..

Inter la malfortuloj restis nur la infanoj.

Feliĉa fino kaj la virinoj ege kulpas… 

Nurie Emrullai 

Naskiĝis en la jaro 1992 en Kërçovë. Norda Makedonio. Ŝi akiris sian bakalaŭrecon en Albana Lingvo kaj Beletro kaj estas finplenumante magistrecon pri la Albana Lingvo. Plejmulte Nurie verkas poeziaĵojn, kiuj ĉefe estas publikigitaj en la diversaj revuoj, unu el ili estas la beletra revuo de Tirana “Illz”, same en la revuo “Akademia”, Kosovo. Ŝi estis reprezentanto de la beletro en la Beletra Forumo CEEC en Ningbo, Ĉinio. Same, ŝi sin prezentis per poemoj pri la virinoj en la ekspozicio “Vajza, jo nuse” (Junulinoj, ne novedzinoj), je 8-an de marto 2018, en Curiho, Svisio. Nurie estis partoprenanto en “FemArt 2019” en Kosovo per siaj feministaj poemoj. La poemoj de Nurie estas tradukitaj en la makedonan lingvon, en la anglan kaj la italan. Aktuale ŝi sekvas kelkajn gravajn kursojn rilate al poezio kaj beletro. Nurie eldonis sian unuan libron kun poeziaĵoj. “For the other half of the moon” (Por la alia duono de la luno), en 2019.

PEC*

La adiaŭoj estas kutimaj.

Estas ili manoj kiuj nin kreskigis,

Manoj kiujn ni maljunigis.

En la malgranda ĉambro, plenmane,

Sidante ĉirkaŭ la tablo, senvoĉe,

Al unu mano ni donis la kuleron,

Al alia la panon,

Ni manĝas fazeolojn.

Mmh, kiel bongusta, “eĉ ungojn ni manĝu”.

Dum la manoj tremas kaj fortiĝas,

Fortiĝas kaj tremas,

Malrapide, silente foriras unu post unu…

La adiaŭoj estas manoj mankantaj.

Tra la mondo la adiaŭoj ree estas kutimaj.

Unu mano tenas glason da vino,

La alia forte premas kaj karesas la vivon.

Rozo vivoplena, viglas.

Unu glaso restas duone.

El la alia mano elglitas la vivo…

La rozo komencas….

En ĉiuj tiuj mortigaj manoj,

La tuŝoj estas senkulpaj,

Ho, kiel puraj ili estas

Flustras ili kliŝan preĝon: pardonu min, nur ĉifoje.

Diable do!!

La manoj pleniĝas kaj ne plu tenas.

Ĉiujn tiujn pardonojn kiel ni tenu?

La adiaŭoj estas kutimaj,

Atendu ilin eĉ kiam vi trafoliumas iun verkon de Kundera,

Aŭ kiam per maldikaj fingroj vi premas teleregilon kaj serĉas “La Ludon de la Tronoj”.

La adiaŭoj estas kutimaj, homo,

Eĉ kiam la manojn vi metas sur frunton, por ekvidi la ardan sunon.

Aŭ kiam dumnokte forigas la kurtenon per manoj kaj admiras la ardiĝintan lunon.

La manoj etendiĝas, etendiĝas kaj deŝiras la lunon.

La adiaŭoj estas manoj restantaj algluitaj al la plej ordinaraj fenestroj:

De la aŭtiloj, domoj aŭ kafejoj

Kaj la tempo ilin pulvorigas tie.

La adiaŭoj estas kutimaj manoj,

Fortaj kaj fragilaj ĝis ekstremo.

Ili enspiras kaj eligas koleron

Kaj, ah, tiuj manoj, kiom da animoj ili humiligas.

_____

* PEC – infanludo, realigita per mantuŝoj. Unu el la infanoj kiu portas ĉapon (PEC-on) devas tuŝi la alian kaj almetu ĝin al tiu. Li lasas ĝin al li kaj li lasas tion al la ceteraj.

Kushtrim Thaqi 

Naskiĝis en Prizren, Kosovo, en 1989. Li verkis poeziojn ekde 7 jarojn kaj nun estas parto de kelkaj internaciaj antologioj, kiel Balcan Writers Projects (Balkanaj projektoj de verkistoj) kaj organizis same internacian poezian festivalon en Prizren, Kosovo, vokis 5o poemojn por la neĝo  en la jaro 2017. Kushtrim publikigas sian unuan poezian libron fine de la jaro 2019. La poezio por li estas la esprimaĵo de tio kio estas sube, kio kaŝas sin sub la fingroungoj kaj troviĝas nur entombigita sub la silentaj sonoj de la flustroj.Nenio belega, nenio granda/ Nur flustroj… 

Najlono

(Najlon)

Mi estas en unu momento,

Kaj en alian

Ne.

Mi sufokiĝus ĉi tie,

Porĉiame—-

Porĉiame tiel mi irus malsupren.

Meze de la ondoj. 

Estante kaj ne estante,

Eltenante- rompiĝante,

Lasante ĉion eskapi,

Ekstarante…

Ĉu najlono;

Tute ĉi tio.

La akvo karesanta mian manon—

La homoj,

Miaj piedoj surbarke, la barko sur akvo—

La ekzisto,

La ĉielo ludanta diversajn melodiojn,

La memoraĵoj,

Kaj la ideo de la plonĝado,

La revoj… 

Najlono,

Mola iamfoje,

Ĝi pikas iamfoje,

Ĝi tordas,

Ĝi alpremas

Kaj poste ellasas.

Mirigita,

Ĉiamfoje.

Kiel la Unua Materio

Kreas kozojn neekzistantaj:

Pensoj, emocioj…

Produktoj sen ia ajn bazo.

Produktilojn, jes,

Sen ia ajn bazo.

Nenio

Nulo.

ANTOLOGJIA E POETËVE TË RINJ SHQIPTARË/ ANTHOLOGY OF YOUNG ALBANIAN POETS/ ANTOLOGIO DE JUNAJ ALBANAJ POETOJ

Poetët e përfshirë: 

Prof.as.dr. Viola Isufaj, Dr. Alisa Velaj, Dr. Ledia Dushi, Ani Gjika, Azem Qazimi, Dr. Belfjore Qose (Zifla), Ervina Halili, Rudina Çupi, Nurie Emrullai, Kushtrim Thaqi

Antologe: 

Dr. Jorina Kryeziu (Shkreta)

Përktheu në esperanto: 

Bardhyl Selimi

Botuar në:

Speciala Bulteno de la Albana Esperanto – Instituto/ Buletini Special i Institutit Shqiptar të Esperantos, maj 2021

Filed Under: LETERSI Tagged With: Bardhyl Selimi, Dr. Jorina Kryeziu Shkreta, Gjuha Esperanto

Artikujt e fundit

  • HOMAZHET DHE LAMTUMIRA PËR DR. GJON BUÇAJ DO ZHVILLOHEN MË 19-20 MAJ 2022
  • HOMAZHET DHE LAMTUMIRA PËR DALIP GRECËN DO ZHVILLOHEN MË 19-20 MAJ 2022
  • LAMTUMIRË DALIP GRECA
  • SHUHET DALIP GRECA, IKONA E DIELLIT, VATRËS E MEDIAS SHQIPTARE NË AMERIKË, VATRA MESAZH NGUSHËLLIMI
  • Një lutje për shëndetin e mikut tonë të çmuar Dalip Greca
  • SHUHET PATRIOTI I MADH DR. GJON BUÇAJ, VATRA MESAZH NGUSHËLLIMI
  • SUPREME COURT LEAK LEADS THE HEADLINES
  • GAZZETTA DI VENEZIA (1919) / SHKRESA E DJEMVE TË ISMAIL QEMALIT DREJTUAR MINISTRIT TË PUNËVE TË JASHTME TË ITALISË ME RASTIN E VDEKJES SË BABAIT TË TYRE
  • TURKEY’S COLLUSION WITH RUSSIA – NEW REPORT
  • Jo, po: ka Shqipni për Zotin
  • GJON KAMSI DHE RRËNJËT E FAMILJES SË TIJ MESJETARE
  • KAFSHËT LUFTËTARE SI DHE NJERËZIT
  • ALBANIAN LANGUAGE – ELECTIVE COURSE – AT HARVARD UNIVERSITY
  • MITINGU I MADH I 13 MAJIT 1910 NË BOSTON NË PËRKRAHJE TË KRYENGRITSËVE TË KOSOVËS DHE KRYEKOMANDANTIT ISA BOLETINI
  • Federata Panshqiptare e Amerikës VATRA mirëpret të gjithë shqiptarët në festën e 110 vjetorit të krijimit të saj

Kategoritë

Arkiv

Tags

albano kolonjari Albin Kurti alfons Grishaj Anton Cefa arben llalla Astrit Lulushi Behlul Jashari Beqir Sina dalip greca Elida Buçpapaj Enver Bytyci Ermira Babamusta Eugjen Merlika Fadil Lushi Fahri Xharra Frank shkreli Fritz radovani Gezim Llojdia Hazir Mehmeti Ilir Levonja Interviste Kolec Traboini kosova Kosove Marjana Bulku Murat Gecaj nderroi jete ne Kosove Nene Tereza presidenti Nishani Rafaela Prifti Rafael Floqi Raimonda Moisiu Ramiz Lushaj reshat kripa Sadik Elshani SHBA Shefqet Kercelli shqiperia shqiptaret Sokol Paja Thaci Tregim Vatra Visar Zhiti

Log in

This website uses cookies to improve your experience. We'll assume you're ok with this, but you can opt-out if you wish. Cookie settingsACCEPT
Privacy & Cookies Policy

Privacy Overview

This website uses cookies to improve your experience while you navigate through the website. Out of these cookies, the cookies that are categorized as necessary are stored on your browser as they are essential for the working of basic functionalities of the website. We also use third-party cookies that help us analyze and understand how you use this website. These cookies will be stored in your browser only with your consent. You also have the option to opt-out of these cookies. But opting out of some of these cookies may have an effect on your browsing experience.
Necessary
Always Enabled
Necessary cookies are absolutely essential for the website to function properly. This category only includes cookies that ensures basic functionalities and security features of the website. These cookies do not store any personal information.
Non-necessary
Any cookies that may not be particularly necessary for the website to function and is used specifically to collect user personal data via analytics, ads, other embedded contents are termed as non-necessary cookies. It is mandatory to procure user consent prior to running these cookies on your website.
SAVE & ACCEPT